Ĝisdatigo de tiuj ĉi retpaĝoj: 2010-03-01 Al la japanlingva versio

La 97-a Japana Esperanto-Kongreso
Nagasako (長崎)

Simbolmarko de la 97-a JEK
 (Alklaku por grandigi)
Klarigo pri la marko
 Ĉefpaĝo
Dato: de la 9-a (sabate) ĝis la 11-a
           (lunde, nacia festotago) de oktobro, 2010


Kongresejo: Nagasaki Brick Hall, la urbo Nagasako
 Programo
 Memoraĵoj
 Kongresejo
                       Nagasako (Vikipedio)
                       Japane: Nagasaki (長崎), Esperante: Nagasako

Temo: Esperanto ŝanĝas la mondon, ankaŭ vin!

Dokumentoj: La Unua Informilo
(PDF-dosiero, 520kB)
         NOVA!  La Dua Informilo  (PDF-dosiero, 800kB)
         Japanio kaj Nederlando: Estis interfluo en ambaŭ landoj
         
(el la julia numero en 2008 de "La Revuo Orienta", PDF-dosiero, 4.2MB)

Organizas: Nagasaki Esperanto-societo
                      Japana Esperanto-Instituto
                      Konstanta Kongresa Komitato por Japanaj kongresoj


En 1902 s-ro Alphonse Mistler, kiu venis el Francio al Nagasako, prezentis Esperanton unuafoje en Japanio. Se li ne farus ĝin, la japana Esperanto-movado ŝanĝiĝus kompare kun la ĝisnuna historio; nia movado eble pli malfrue disvolviĝus. Tial ni japanaj esperantistoj devas danki lin. Ja, Nagasako estas la patrina urbo de japanaj esperantistoj.     Vikipedio:Alphonse Mistler

Kaj la urbo Nagasako estis konstruita per eŭropaj kristanoj en la 16-a jarcento. Tial multaj japanaj kaj eŭropaj kristanoj loĝis en Nagasako. En Edo-epoko (1603-1868) kredo de kristanismo estis malpermesita. Sed multaj kristanoj en Nagasako ne forĵetis sian kredon. Tial kristanoj estis persekutitaj de la reganto. Kiam la kredo de kristanismo estis permesita post longa malpermeso en 1873, multaj kaŝiĝantaj kristanoj reaperis. Tial multaj kristanaj preĝejoj troviĝas en Nagasako.

Kaj "Deĵima", artefarita insuleto en Nagasako troviĝis kiel nur unu fenestro por aliaj landoj en Edo-epoko. Nur nederlandanoj kaj ĉinoj estis permesitaj por komerci kun japanoj. Novaj aferoj, kiel moderna medicino estis enkondukitaj tra Deĵima. Kaj multaj japanaj junaj eminentuloj, inkluzive de SAKAMOTO Ryoma (1836-1867), venis al Nagasako por gajni novajn informojn pri la mondo en Edo-epoko. Do, tial Nagasako estas ja historia urbo.

Kaj en Nagasako troviĝas multaj bongustaj manĝaĵoj, kiel "Ĉanpon" (nudelo), Ŝippoku, "Kastera" (spongo-kuko), kaj aliaj. Kiam vi venos al Nagasako, vi povos manĝi ilin.

La temo de la kongreso estas "Esperanto ŝanĝas la mondon, ankaŭ vin !"
Do, vi venu al Nagasako, kaj vi ŝanĝu vin al bela kaj vigla esperantisto per Esperanto !

Japanaj esperantistoj, bonvolu veni al via patrina urbo, Nagasako kaj ĝuu Nagasakon !

Koreaj esperantistoj, bonvolu veni al Nagasako por la komuna kongreso de japanaj kaj koreaj esperantistoj en 2011, kaj ĝuu Nagasakon !

Kaj aliaj tutmondaj esperantistoj, bonvolu veni al bela, paca, internacia kaj interesa urbo, Nagasako kaj ĝuu Nagasakon !

Ni bonvenigos vin !

Koran antaŭdankon !
 Kotizoj
 Tranoktejoj
 Ekskursoj
 Monataj anoncoj
 Kontaktu nin



   Nagasako en Japanio


































▲Al la supro de tiu ĉi paĝo