23WSJ-Esperanto http://jei.or.jp/23wsj/

(2015-08-04)


ESPERANTO
Por via ...
Retpaĝoj
(0) Por viaj rememoroj pri Esperanto-budo en la ĵamboreo
Fejsbuko: 23WSJ-Esperanto
(1) Por viaj demandoj -- per retpoŝto al la membroj de la Esperanto-budo
Retpoŝtu al 23wsj-esperanto@googlegroups.com en ajna lingvo
(2) Por viaj demandoj -- per Interreta Realtempa Skbrib-babilo (tn IRC: Internet Realtime Chat)
Konektu per IRC kun la servilo de "scoutlink"! La servilo estas "chat.scoutlink.net" kaj la IRC-kanalo estas "#esperanto". Vi skribu tie kaj tenu retan konekton. Kiam deĵorantoj venos, vi povos skribe babili realtempe. The deĵorantoj estas multelingvanoj. Vi povas demandi per viaj lingvoj.
(3) Por via intereso pri vortoj -- per interrete alireblaj vortaroj
Esperanto-Multalingva vortaro Reta Vortaro estas rekomendinda. Vi povas facile trovi aliajn vortarojn inter via denaska lingvo kaj Esperanto en interreto.
(4) Por viaj ludoj -- per interreta maŝina tradukilo
Amuziĝu per la maŝina tradukilo "Google Translator". Maŝina traduko donos al vi sugeston por via traduko, kvankam maŝina traduko ankoraŭ tre ofte faras fatalan mis-tradukon. Vi povas ludu la rezultojn de maŝina traduko, sed ne fidu rezultojn!
(5) Por viaj prova lernado -- en la retejo kun informoj por unua lernado
Partoprenu en Lernu.net! La informoj helpos vin pro memlernado.
(6) Por viaj serioza lernado -- en la retejo pri lernado kaj ekzamenado
Partoprenu en Edukado.net! Vi eĉ povas ekzameniĝi pri Esperanto per KER (Komuna Eŭropa Referenckadro).
(7) Por via intereso pri historio inter Esperanto kaj Skoltismo kaj B-P
Legu artikolojn en Skolta Esperanto-Ligo kaj. Skolta Esperanto-Ligo! Vi trovos informon ankaŭ pri internaciaj esperantaj eventoj por skoltoj kun Esperanto.
(8) Por via partopreno por internaciaj junularaj eventoj de Esperanto
Aliru al IJK: Internacia Junulara Kongreso Tiu evento estas okazigata en ĉiu jaro de TEJO: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Per la retejoj vi trovos tie informon pri internaciaj julularaj eventoj kaj aktivadoj.
Vi povas kontakti vialandan lokan organizon kontaktantan kun TEJO. Trovu la organizaon en la retpaĝo.
(9) Por viaj partoprenoj por internaciaj aktivadoj de Esperanto
Aliru al UEA: Universala Esperanto-Asocio kaj La fejsbuka paĝo de UEA. Vi trovos informon pri internaciaj esperantaj eventoj.
Vi povas kontakti filion de kontakto en via lando, trovu kaj alkontaktu ĝin.

©2015 Teamo 23WSJ-Esperanto